Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)

Karesoj kaj sukero / Zärtlichkeiten und Zucker

Cezar

Infan' bezonas multon

1

Infan' bezonas spacon,
loĝejon aŭ palacon.
Plu manĝon, vestojn, ŝuojn,
ludejojn, akvon, bruojn.

2

Infan' bezonas lerni
kaj sur herbej' sin sterni.
La nubojn ĝi bezonas,
ke ran' sur puto tronas.

3

Infan' bezonas ĝojon,
fajfante sian vojon.
Por ĝui ĉiujn tagojn,
bezonas ĝi imagojn.

4

Infan' bezonas amon,
karesojn, ne fifamon.
Plu ŝaton kaj amikojn,
kaj pro neces' replikojn.

5

Infan' bezonas revojn,
flugilojn, ankaŭ devojn.
Bezonas ĝi sekretojn,
fuĝlokojn kaj impetojn.

6

Infan' bezonas multon,
sed ne adoltostulton,
ne troon da laboro
en timo kaj teroro.

7

Infan' bezonas Teron,
sed ne klimatinferon.
Bezonas ĝi bonŝancon:
progreson, pacavancon.