Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)

Ha, mi!  / Ha, ich!

Cezar

Kokteleja ĝojo

Belajn dentojn ŝi havas,
laŭ figuro tre ravas.
Krome ŝia rideto
estas verva impeto.

La boteloj en vicoj
estas ŝiaj komplicoj
por la ĝojaj atakoj
al sinjoroj kaj frakoj.

Kokteleje la ino
nin konkeras per vino,
ĝis de ĝi ni dependas,
ĉar ni ĉarmon kunmendas.

Dum ĉe l' fin' ni ebrias,
ŝi ridante mencias:
"Ne elverŝu de l' glaso,
kostus kromon ĉe l' kaso."