Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)

Por kio komunikado? Für was kommunizieren?

Cezar

Ipernitiume

(repkante)

Ipernitiaĵo
estas certa aĵo.
Sed ĝi estu ero,
kiel er' de l' Tero.

Ipernity-ero
el mikslingva sfero
estus stranga sporto
sen konvinka forto.

Ipernitiinto
antas pro stimulo.
Se li planlingvumas,
li laŭ plan' eĉ' zumas.

'Ipern' sen la 'iti'.
estus kulton spiti,
ke ni ipern-itas,
kaj ne nur ŝajnbritas.

Ipern-iti-emo
estus plia temo:
Ĉu la em' sufiĉas,
ĉar ni superstiĉas?

Ipernitiio,
krio de pasio.
nek nur lando rava,
nur retmonde grava.

Refreno:

Iperniti' faras,
la mesaĝo klaras:
  amikecajn homojn
kaj malfermajn domojn!



PS: en.wikipedia.org/wiki/Ipernity

Verkite pro instigo de Blazio Vaha