Cezar
Klubo "Krokodilo"
Krokodila Esperanto,
jen alia stranga vanto:
Oni gestas kaj balbutas,
sed aplombe eĉ kondutas.
Krokodila Esperanto,
jen nacia glorokanto:
Se klub' krokodilparolas,
Esperanto ne plu rolas.
La ŝatant' de Esperanto
refariĝu komencanto.
Ĉar, se krokodiloj regas,
tiuj nur neŭrozojn flegas.
