Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)

krokodilo, danco, klaŭno, osto, imperiestro de Ĉinio, ŝtonkapo, libroj

Cezar

Krokodila poetĉasado

Ek do al poetĉasado,
por precipe suka plado.
De la kapoj ĝis piedoj
tiuj estu niaj predoj.

Ĉar poetoj nin nur mokas,
ni, la krokodiloj, vokas:
Ek nun, al poetĉasado,
eksilentu fanfarado!

Nur ĉar krokodil' balbutas,
ĝi ne senreage brutas.
La bastardojn sen respekto
voru la ĉasadprojekto.

Kaj se jam poetoj mankos,
ni al nia Dio dankos,
ke ni finis tiun plagon
kun sukceso iun tagon.


PS: Jen la kanto "Krokodilo"