Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)

Neda, viktimo de polica teroro en Irano

Cezar

Dum surstrate murd' okazas...

(Por Neda, irana studentino, viktimo

de postbalota polica teroro en Irano)


Dum surstrate murd' okazas,
ĉar jen milican' ekstazas,
"Ĉef' de l' ringoj" surekranas,
kaj protestoj ree vanas.

Filmfiguro ekridetas,
dum junul' pri helpo petas.
La protestoj televide
ne videblas, plu inside.

Neda jam ensange kuŝas.
Ŝia kap' la teron tuŝas.
Sian morton ŝi divenis,
kaj ĝin ne eviti penis.

Ŝi por tiuj homoj mortis,
kiuj en la land' senvortis,
ilin sur la strat' subtenis,
ĝis ŝi pro la kuglo svenis.

Ŝi ne celis karieron,
sed ja amon kaj la veron,
kontraŭ ĉia ŝtatperforto,
por justeco, ĝis la morto!'

28.07.09