Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)

Nuboklaĉo - Wolkenklatsch

Cezar

Kontraŭ la fiistoj

Se ne estus policisto,
kaj ne ŝtata oficisto,
kaj jam forus la fiisto,
mi rezignus pri rezisto.

Sed ĉar tiuj plu istaĉas,
ĉiun iston re-remaĉas,
mi ja tamen plu enkaĉas,
dum la istoj kaĉon klaĉas.