Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)

Konko

Cezar

Kio gravas?

Se verkisto vorte pavas,
ĉu la vortoj do malgravas?
Ĉu, se vortoj sencon havas,
tiuj vortoj ĉiam ravas?

Kio gravas, kiu pavas,
kio homojn vere ravas?
Pliajn dubojn mi eĉ havas.
Ĉu ne ĉiu homo gravas?

Ĉu ne gravas la atomoj,
tiom, kiom ni, la homoj?
Ĉu ne ĉiu stelo gravas,
eĉ se ĝi ne sencon havas?

Kio do en vero gravas?
Ĉu la vort' graveco pavas?
Se vi pavas, ĉu vi gravas,
ĉar pavuloj ĉiam pravas?

Kaj se homo mem decidas,
ĉu li plu gravecon fidas?
Ĉu la mondo tuj pereas,
se la hom' gravulojn neas?'