Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)
Rideto de Donjo - Ein Lächeln von Donjo

Cezar

Al Donjo

Vi, kiu konas min plej bone,
en eŭfori' kaj depresi'.
Vi ne malicas eĉ subtone.
Vi estas kiel burg' por mi.

Sed, se mi mortas, ne tro ploru.
Dediĉu plu vin al la ĝu'.
Ne mortan ulon tro adoru,
restu vivanta, ridu plu.

Kaj se aliaj viroj venos,
en viaj kisoj daŭros mi.
Mi vin kaj ilin ĉiujn benos;
la am' ne estas iluzi'.

Kaj kiam vent' ennokte kantos,
mi vin vizitos kun fervor'.
Vi scias ja, ke mi vin hantos.
Salutu min en nokta hor'.