Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)


Cezar

Ĉu suicido kiel junulo?

Esti cindro nur en loko?
Ĉu ne ravas vin la voko:
"Estu vivo antaŭ morto,
forto, celoj, amosporto!"

Estu bruo kaj tamtamo
antaŭ fina mortodramo.
Hele brulu via torĉo,
via tre juneca sorĉo!

Ne al morto jam vin turnu.
Ne junule do enurnu.
Turnu vin al juna dio,
jen ja eblas preskaŭ ĉio!

Solvu vin de viaj limoj
solvu vin de viaj timoj,
Vivu vivon eksplicitan,
longan vivon ekscititan.