Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)

Nuboklaĉo - Wolkenklatsch

Cezar

Malica klaĉulino


Tia damo estas ino,
kiu klaĉas ĝis la fino.
Ne por diri bonan vorton,
sed ja por deziri morton.

Tia ino ofte spertas
kaj pri tio tute certas,
ke plej granda mondplezuro
estas met' de merda spuro.

Klaĉulino jam rabia
sentas sin enorme dia.
Tial ŝi pri ĉiu bruas,
kiu sin pro ŝi enuas.

Laŭ serpento ŝi atendas,
ĝis knabaĉo pri ŝi plendas.
Tiam ŝi kun verv' atakas,
klaĉas, siblas, lange klakas.

Ŝi kun fantazi' mensogas,
ĉion sin la dam' arogas.
Ĝis la maskoj ĉiuj falas,
ĉar klaĉado tro banalas.

Se l' malica fia lango
pro insulta vortlavango
post fortranĉo fine mankas,
la viktimoj ĝoje dankas.

Kaj la langon oni prenas,
kiel pruvon alte tenas,
ke klaĉad' ne feliĉigas,
sed la homojn nur kripligas.