Pardonu, kie estas"Sunopaco"? (Donjo & Cezar)


Cezar

Fluganta homo

Viro kun la nomo Griz,
kiu – sen frapi ies atenton -
vivis dum multaj jaroj en iu nubskrapulo,
forlasis iutage sian loĝejon
proksime de la kelo kaj veturis
per la lifto supren.
Sur lia dorso videblis du flugiloj,
kiuj iom ĝenis lin, kiam li iris en la lifton.
La ĉielskrapulo havis 45 etaĝojn.
Tute supre li preskaŭ firmpinĉiĝis
kun la flugiloj en la lifto.

Tiam li iris tra fera pordo sur la tegmenton,
rapide kaj forte enspiris kaj ekflugis
per siaj flugiloj kiel birdo aŭ anĝelo
en la aeron.

La loĝantoj de la nubskrapulo rigardis
ĉiuj el fenestroj kaj kelkaj kuris al la tegmento.
Ili kriis, ekscitiĝis, montrofingris.
Kelkaj damoj paliĝis kaj aliaj personoj
scivole rigardis tra binokloj.
Policisto vokis:„He, frenezulo, revenu,
ĉu vi ne scias, ke tio estas senhonta,
simple ekflugi sen demandi nin antaŭe!“
Sed la ulo ridis nur kaj mansalutis
kun sia pajloĉapelo.
Li kriis rikane malsupren:
„Ĝis do, aĉa mondo!“

La suno ardis.
La birdohomo
flugis pli kaj pli kaj pli alten,
sed li ne estis Ikaro,
kaj tial li ne falegis.

Baldaŭ li estis nur plu punkto
en la fora horizonto,
kaj fine li tute malaperis.
La homoj kapneis mirigite.

Sed jam post tri jaroj.
neniu plu volis koncedi,
ke tio vere okazis.
Eĉ tiuj ne, kiuj vidis tion
per siaj propraj okuloj.
Ili interkonsentiĝis,
ke tio estis nur teknika truko,
ke li ne vere flugis kiel birdo.
Profesoro pentris bildon de tiu flugo,
sed sur ĝi li jam aspektis preskaŭ
kiel iu fluganta dio en la libroj de Däniken,
tute ne plu tiel kiel la najbaro Griz,
kiu dum kelkaj jaroj loĝis kun ili
en la sama enuiga nubskrapulo.
Sed li estis ŝajne pli kuraĝa ol ili,
li ne volis nur skrapi la nubojn,
lia apetito je novaj horizontoj
evidente estis multe pli granda.