Cezar
Ekvilibro
Pianisto mem aktivas,
klavoj ŝajne nur pasivas.
Tial estas klava sorto
sin submeti al la forto.
Sed fieras tamen klavoj,
sed ne kiel kvazaŭ-pavoj.
Ĉar sen klavoj kaj piano
eĉ ne ludus majstra mano.
Ekvilibro do ekestas
kaj la tuta mond' kunfestas,
ĉar la ĝoj', la difajrero,
jam ekdancas sur la Tero.
Spite al la maljusteco
ĉio estas, ĉiu peco
de la kosmo kaj de Ter'.
Hom', fieru, sed kun deco!
Estu batalant' ĝislaste.
Ne subiĝu, kaj ne haste.
Klavo estu, pianisto,
al subigo kun rezisto.
Ĝoju ĉiam, ke vi vivas,
ke vi sanas plu, kreivas,
ĉagreniĝu ne pri riĉo,
estas nova superstiĉo.
Hom' ne povas manĝi monon,
tial plian nun admonon:
Amu, kreu, ĝis la morto,
faŭken kaptu al la sorto.
PS: Ke oni kaptu faŭken al la sorto, tion postulis iam la muzikisto Beethoven.
