Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)


Cezar

Dadaflamengo

DADA VIVAS!

Da! Da! Da!
Dada estas aŭtentika, Dada vivas.
La flamengo estas aŭtentika,
ĈAR la flamengo vivas.
Kaj ili dancas aŭdacan flamengon,
la flamantan flamenkon de la unua amo.
Sovaĝe kreskegas la nokto...
soVAĜe KrESKEGAS la dadaismo:
Ho, Dada, ho Dada!

DADA VIVAS...
Ŝi kaj ĝi vivas.
Da! Da! Ĝi vivas!!!
DADA vivas en la ruĝa flamengo!
DADA vivas en la flamanta danco de l' amo!

SED SE vI nE SENTAS TION -
NI ne POvas DONI ĜIn Al VI.
Ĉar nur vi mem povas esti DADA.

Prenu al vi vian DADA,
vian ĉiutagan DADA
kaj tentu vin mem,
jam hodiaŭ!

DADA, HO DADA!

DADA VIVAS!

DADA VIVAS!

DADA mortas

NENIAM!


Rimarko: La teksto estas inspirita de  afiŝo de Wildwuchs