Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)

Flower Power (Indian nation) V

Cezar

Kunpoeta saluto

 al Nazaré Laroca


Nazaré Laroca,
konata al ni,
loĝadas en korpoj
pro volo de Di'.

Mi provas kompreni
la sencon de l' sent'.
Ne volus reteni
pri mia konsent'.

Mi tamen ja scias
pri l' fio de l' mond'
kaj tial konscias
pri mokoj laŭ rond'.

'Ŝi nur superstiĉas
pri korpiluzi',
ĉar ŝi sin dediĉas
al ŝajnreligi'.'

Kruduloj ne mankas
kun granda fervor'.
Sed mi ŝin salutas
malferme en kor'.