Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)
Ĉu malica anĝelo?

Cezar

Intrigantoj

Se vi la kanajlojn ŝatas,
via viv' malbone statas.
Intrigantojn ne favoru.
Maliculojn ne adoru.

Malbeligas la fieco,
ĉia galo kontraŭ deco.
Se vi tias, kalumnias,
eĉ ne koko pro vi krias.

Kvankam tio saĝe ŝajnas,
kaj profito kiom ajnas,
vi finfine tamen solos,
kiom ajn ajn vi plu petolos.

Ec se tia band' aplaŭdas
kaj vin glorokante laŭdas,
restas vi por ni trompisto
aŭ stultulo aŭ faŝisto.

Afablulo tamen spitas,
se banditoj ĝin agitas.
Malintrigu la favoron.
Serĉu nur en kor' trezoron.

Iru kun honestaj homoj,
iru al malfermaj domoj.
Lasu vin ne plu konfuzi
kaj neniam plu misuzi.

Se vi la kanajlojn ŝatas,
via viv' malbone statas.
Intrigantojn ne favoru.
Maliculojn ne adoru.