Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)

  domo kun trabaro

Cezar

Malnovaj domoj


En la malnovaj domoj
maljunas ofte homoj,
plej ofte vere bonaj,
malofte fi-admonaj.

Se domo tre belegas,
olduloj ĝin plu flegas.
Se domoj ekformortas,
olduloj ne plu fortas.

Se idoj jen revenas,
kaj pri la domoj penas,
jen daŭras dombeleco,
kaj festoj, homa deco.

Se sin labor' troviĝas,
la domoj kunfeliĉas.
Jen floras la kamparo
kaj homoj sen amaro.