Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)


Cezar

Ankoraŭ dormeme

Mi dormas mem en sonĝ' en plaĝa land',
sed vekas min kukolo je la vand'.
Mi kuŝas en hotelo, sen fervoro.
En banoĉambro ludas jam muzik',
jen ĵaz' libera, ada kvika ŝrik',
vekigas min trumpet' en frua horo.

Mi kuŝas plu en mola varma lit'.
Salutas koko korte sen hezit'.
Mi estas tamen tute sen fervoro.
En mia kap' eksonas moka kant',
ke nia tuta vivo estas vant'.
Aŭskultas mi, ekkaptas min adoro.

Okulojn miajn frotas mi sen ĝoj',
hieraŭ longdistancis nia voj'.
Mi dormus tre volonte tutan tagon.
Sed ne por dormi estas forpermeso.
Ĉar ni modernas, vivas ni en streso.
Kaj do akceptas tiun kiel plagon.


PS: En la supra horloĝo el la ŝvaba Nigra Arbaro estas kukolo, kiu kukuas ĉiun horon. (Cezar)