Pardonu, kien al "Sunopaco"? (Donjo & Cezar)


Cezar

La tri simioj


Nek aŭskultu la malbonan,
nek vidu la malbonan,
nek diru la malbonan.
Tion instruas la tri simioj al ni,
opiniis japana saĝulo
en la oriento.

"Nek aŭskultu malbonan,
nek vidu malbonan,
nek parolu malbonan."
Jen nur konsiloj
por malkuraĝuloj,
oni opinias pri la tri simioj
okcidente.