Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)

 

Cezar

Bugivugi-piano


"Sen bier' muzik' ne sonas",
nin la pianist' admonas.
"Sen bier' pian' ne ludas,
aŭ la sonoj simple krudas.

La muzik' bezonas fluon.
La biero peras ĝuon.
Do bieron tuj alportu,
ke muziko mia fortu."

Refr. (dufoje):
"Sen bier' muzik' ne sonas",
nin la pianist' admonas!



PS: Bugivugio estas Boogie-Woogie, jen ritma variaĵo de la bluso, mododanco. Bugiviugi-piano kun iom da fantazio similas al tiu foto de David. Nur la biero sur la piano mankas:).

 Ree mian specialan dankon al vi, David! Ankaŭ pro la laŭdo:).