
Cezar
Hastaj homoj
Haste homo ja reagas,
se li interrete vagas.
Se li hastus en realo,
vorus lin tuj akvofalo.
Haste kuras ĉasobesto,
la viktimo por la festo.
Sed la hom' ne tiel hastu,
kaj ne haste ĉiam fastu.
Ĉar ne hastas la dikulo,
tiu manĝas sen skrupulo,
kaj se sidoforto endas,
oni tiun rekomendas.
La malhastaj ĉie tronas,
dum hastuloj nur enfonas.
Kaj en bela festa balo
falas hastaj nur kun knalo.
Vane hastaj homoj kuras,
rapidege laŭsciuras.
Ĉar la hasta hom' ne gajnas,
eĉ se tempoj kiel ajnas.