Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)



Cezar

Fino de l' superino

Nu, la vort' 'sinjoro'
sonas tre laŭ oro.
Inas tamen viro,
iĝas li martiro.

Inus la sinjoro,
estus jam hororo!
Estus ja la fino
de la superino.

Jen virino festas,
ke ŝi vira estas.
Ĉar ŝi superstiĉas,
la inec' perdiĝas.

Ŝi monoklon petus,
ne plu jupon pretus.
Kaj pro la cigaro
regus kis-avaro.