Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)


Cezar

Kaj tamen

Mi ne skrapas je la kvina la pordon.
Mi ne hurlas kvazaŭ ammalsana.
Mi ne disŝiras pro sopiro al vi
vian tapiŝon kaj viajn ŝuojn.
Mi ne mordas poŝtoficistojn gamben,
kiuj volas transdoni amleterojn al vi.
Mi ne manĝas vin kun haŭto kaj hararo,
se vi plukas florojn por avino
en via rozoĝardeno kaj ĉe tio
tiel favorplene endormiĝas,
ke mi povus tuŝi vin je la nazo.
Mi ne bojas pro kolero,
ĉar vi denove ne rimarkis,
kiom volonte mi volus leki
ĉiujn viajn vundojn animajn.
Mi nokte ne kuras tra la arbaro
por sopire rigardi la palan lunon.

Kaj tamen
mi amas vin!