
Cezar
Amdeklaro de neĝulino al neĝoviro
Amata neĝoviro.
Dika kara neĝoviro mia!
Karotnazulo kun karbaj okuloj,
ĉapelhava ŝalportanto!
Infandio ekde praaj tempoj!
Rapide konstruite kaj tuj prijubilate
vi ridas al ni!
Brile blanka alportanto de feliĉo!
Vintroviro! Gajulo!
Sopirata neĝoviro!
Neĝoviro nia
kaj edukanto al ĝojo.
Amata neĝoviro,
vi estas tiom havinda!
