
Cezar
Ĉe la kuracisto
(por la desegnaĵo de amiko
Eder Benedetti el Brazilo)
"Doktoro mia, kuracisto.
Ĉu estas eĉ inflam' laŭ listo?
Jubile mi la tagojn startas.
Doktoro, ĉu mi bone fartas?
Mi krevas tuj pro energio.
Sukcesas al mi simple ĉio.
Subite plenas mi de ĝojo,
kurante saltas mi sur vojo!"
Doktoro Zamenhof rigardas:
"Jen granda koro verde ardas."
Kun ĝojo la doktoro diras:
Ja ne malsano vin inspiras.
Amik' vi estas tute sana,
serĉado plia estus vana.
Ĝi estas ne malsan' laŭ listo.
Vi iĝis nur esperantisto!"