Pardonu, kien al "Sunopaco"? (Donjo & Cezar)


Cezar

Soveta karikaturo


-La Ĝenerala Sekretario-


Arbaro de fontoplumoj,

globokrajonoj kaj krajonoj,

tenataj kiel flagostangoj

de dense starantaj

larĝvizaĝaj

aŭ magraj viroj

en nigraj kostumoj

kun nigraj krajonoj

blankaj ĉemizoj

kaj grandaj kvarangulaj okulvitroj,

tenantaj en brusta alto

grandajn afiŝojn

kun surskriboj kiel

direktivoj

instrukcioj § 1

kaj tiel plu.

Antaŭ la grandaj afiŝoj staras

elstarante el potenca baraĵo

de gigantaj nigraj

kaj blankaj krajonpintoj

tre kompakta

en nigra kostumo

kaj blanka ĉemizo,

kun militeca brakgesto,

la harpintojn

salutante tuŝante,

larĝvizaĝa

kaj kun kompakta mentono,

- morne optimisme rigardante

al nevidebla estonteco -

la elstara prezidanto,

la tiom ŝatata kaj

ĉiuflanke adorata

ŝtatestro: Lia Moŝto,

la Ĝenerala Sekretario.



PS: Ĉar bedaŭrinde mi ne plu havas la originan karikaturon, mi devas uzi alian.