Cezar
La amiko
(Vera rakonto)
Unue li estis la amiko de edzo.
Tiam la edzo prezentis lin al sia edzino.
La edzino kaj la amiko amikiĝis.
Kaj tiel la amiko fariĝis ilia amiko.
Sed baldaŭ li estis nur plu ŝia amiko,
dume la edzo ankoraŭ supozis,
ke la amiko estas ilia amiko.
Kiam la edzo rimarkis la eraron,
la edzino estis jam nur amikema
al la amiko. Kaj tiam ankaŭ ties edzino.
La antaŭa edzo ankaŭ ne plu estis
la amiko de la nuna edzo.
Kaj la iama amiko pensis ofte pri la bela tempo,
kiam li ankoraŭ estis nur la amiko
de lia nuna edzino.
En gastejo li konatiĝis
al nova amiko.
Post certa tempo
li konatigis lin al la edzino
kun la espero, ke tiu...
Sed tiu bedaŭrinde estis "vera amiko",
kiu ne volis esti "plia viktimo
de disrompitaj amikecoj".
