Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)


Cezar

Ĉevalosorto

(Por foto de esperantistino Zefirina)



Ĉeval' kun ĉaro sur la korto
atendas jam kun sia forto.
Ĝi volas tra arbarojn troti,
ĉe tio ĉion belan noti.

Ĉeval' atendas veturantojn,
ĝi krome ŝatas belajn kantojn.
Se ĉiuj bele hele ridas,
la mastro apenaŭ ĝin bridas.

Ĉevalo staras sur la korto.
Estas, ĝi scias, sia sorto.
La saĝa besto eĉ ne plendas.
Rekomendindas, kio endas.