
pentris Cezar
Cezar
Hotelbluso
Mi estis tiom laca.
La bluso kaptis min.
Mi trovis hotelon
kun la nomo: „Blus-hotelo“,
mi ricevis mian ĉambron
kaj sentis min tie bone.
Ĉiuj tie havis la bluson, tiel kiel mi.
Tiel mi tie povis elteni certan tempon.
Sed tiam arabo tranĉis al si
la arterion manartikan
kaj histera ino post tio
pafis sin per pistolo en la buŝon.
Kaj tiam tie tumultis la infero.
Kaj jen aldone tiuj idiotoj,
kiuj en la koktelejo senfine babilaĉis
pri la bluso, kvazaŭ tiu estus io tute alia.
Ili estis simple neelteneblaj.
kaj ĉiuj estis obseditaj pri io,
sed la plej multaj pri si mem.
Mi pakis nervoze la kofrojn
kaj malaperis.
Sed kion mi diru?
Estis kvazaŭ tiu damnita hotelo
jam firmkroĉiĝis al miaj piedoj
kaj en mia cerbo.
Estis kvazaŭ inkubo.
Io devigis min reveni tien.
Ĉu estis la poetino,
kiu tiel bele ludis la bluson
per sia koncertgitaro?
Ĉu estis nur la bluso?
Sed kiam mi revenis,
ŝi evitis min denove.
Ŝi sidis kun la idiotoj
gaje je unu tablo
kaj lasis adori sin kiel diino.
Ĉu mi nur imagis,
ke ŝi iom amas min aŭ iel tiel?
La malĝoja vero estis tiu,
ke ŝi malamis min eble eĉ pli
ol ĉiuj aliaj tie.
Mi pakis miajn kofrojn denove
kaj malaperis senspure.
Sed kiam min poste
ree kaptis la bluso,
mi ne plu trovis la hotelon.
Ĉiuj diris al mi,
ke la hotelo neniam ekzistis.
Estis vere strange.
Kiom ajn mi serĉis ĝin,
mi ĝin ne plu trovis.
Ĉiuj diris, ke ĝi ekzistas nur
en mia imago.
Mi ne scias,
tio propre ne eblas,
mi estis ja tie.
Sed foje-foje mi dubas
pri mia propra menso.
Sed tiam mi revidis la hotelon post jaroj
subite denove sur albumkovro.
Sur la frontbildo sidis la poetino
kun nigra t-ĉemizo kaj bela nigra hararo.
Ŝi estis ebria, kiel la aliaj ĉe la tablo.
Du ĉerkoportistoj kun blankaj gantoj
eniris la blushotelon, kun peza ĉerko,
kiun ili pene portis enen.
Iu ulo diris poste al mi, ke la bluso
estas kiel drogo.
Oni neniam plu povus liberiĝi de ĝi,
de la hotelbluso,
de la obsedo pri la bluso entute.
Kaj la frontbildo laŭ lia
persona observo
ne estis mensogata,
ĝuste tiel okazis,
asertis la ulo.
Ŝi nomiĝis Suzanne, li diris.
Jes, efektive, estis Suzanne,
ŝi mortis laŭdire je malgajeco
iumatene en la babila rondo.
Ŝi freneziĝis laŭ li,
ŝi ankaŭ tial ne trovis la vojon
plu eksteren,
ĉar ŝi ĉiam serĉis
la cambroŝlosilojn.
Fine ŝi fariĝis tute konfuzita.
Estis pollandino, li diris.
Se oni povas fidi al ŝia pasporto.
Nu, kion mi diru pri tio?
Damne, ŝi estis pollandino,
laŭ ŝia aserto,
aŭ tamen el Ruslando?
Laŭ ŝia prononcado tio estis ebla.
Foje-foje mi pensas,
ke tiu hotelo estas mia sorto.
Freneze, ĉu?
Hotelo, kiu ne plu ekzistas,
estu mia sorto?
Kaj tamen tiel estas,
kiom ajn mi streĉas
miajn fortojn
por nei tion.
En miaj sonĝoj
ĝi ree kaj ree aperas
en morne blua nokto,
krianta per neonreklamo:
B H V L B Ŝ
L O A A
U T I S O N
E T C
S L' A A N O