Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)

Cezar

Lifto por ĉiuj!

(por amiko en Irano)


"Nia lifto ne funkcias,
nur pro preĝo! Tio fias.
La progreso tute haltas,
eĉ ne iom alten saltas."

For la ĝenan religion!
Ja ĝi bremsu plu nenion.
Lifto paŭzu por neniu,
kaj ĝi levu sin por ĉiu.

Lift' kunprenu vere ĉiun,
ne preferu ian iun.
Lift' ne bremsu la socion,
ĝi ne gloru religion!