
Cezar
Ĉu li peku foje?
Sovaĝa estas ŝi kaj ĉarmakaj la rideto fajre varma.
En kiun keston li ŝin metu?
Ĉu li respondon de ŝi petu?
Ho ve, li estas ne plu juna,
kaj lia haŭt' ne sunobruna.
Li nur de fore ŝin admiru
ne tuŝu sin kaj eĉ ne tiru.
Edzino lia lin ja ŝatas
kaj hejme ĉio bone statas.
Li kial strabas do al inoj,
kaj dronas sonĝe jam en sinoj?
Alloga estas ŝi kaj varma
kaj la rideto brile ĉarma.
En kiun keston ŝi lin metus,
Se li frivolan de ŝi petus?
Ho ve, li estas malkuraĝa,
kaj eble eĉ ne plu sovaĝa.
Ĉu agu li morale ĉiam,
kaj peku do en viv' neniam?