Cezar
Spegulo, spegulo sur la vando...?
Aktorinoj, vi estas
la plej belaj en la lando.
Jen demando ne necesas!
Ja kiu povas rezisti al vi,
vi estas brilaj kompletaj artaĵoj,
kiuj povas ridi, plori kaj danci,
krome kanti kaj blovi la fluton.
Pli ne eblas!
Vi iras eĉ tra la viro-sulfuro-infero,
nur por foje povi stari
sur granda scenejo,
en Romeo kaj Julia!
Kiu estas pli obstina ol vi?!
Kiu glutas pli da maljustecoj ol vi?
Kiu havas pli da disciplino ol vi,
por tiam eklumi nur despli,
kiam la granda horo estas veninta?!
Kiu kapablas plorigi
eĉ ŝtonon?
Vi kapablas al tio,
spite al ĉiuj baraĵoj,
kiuj esta starigitaj por vi
en mondo de viroj,
kiuj supozas,
ke ili posedas vin.
Kaj se oni rigardas vin,
oni ekhavas tute strangan senton,
por ridi aŭ por plori.
Oni perdas ĉiun atentemon
kaj volas skribi laŭdopoemojn sur viajn
dolĉjan postaĵojn!
