
Cezar
La fino de l' historio
(pesimisme rigardate)
Iu bruligas la lastan kandelon.
La libroj pri historio estos fermitaj.
La lastaj manuskriptfolioj de ermito,
kiu preterdormis la mondpereon,
estos disblovitaj de l' vento.
Ĝis ankaŭ tiu por robotoj validos kiel perdita.
Kie estis historio,
tiam nur plu staros ruinoj,
ĝis ankaŭ tiuj malaperas en la ĝangalo.
Neniuj infanoj estos plu naskataj,
neniu kredo plu kredata,
ĉar ne plu estos amo.
La cvilizacio, la multe glorata,
estos vorata kun ĉiuj siaj atingoj
de l' vepro kaj fariĝos polvo.
Jam antaŭ ol malaperos la tuta Tero.