Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)

Cezar

Regnofervojbluso

(Antaŭ mia transloĝiĝo en la okcidenton en 1988)








He, vi, juna viro
kun la buŝharmoniko
inter la dentoj,
sur la lasta perono,
kun ĉiuj ĉi solecaj homoj
ĉirkaŭ ni,
ludu la Reichsbahn-bluson
de Stefan Diestelmann,
ludu pri la tristaj stacidomoj,
nun, minuton antaŭ noktomezo,
antaŭ ol la rapidotraĵno enveturas en la landon
de necerta espero.

Ludu al mi la bluson
pri la transportoj en la gason,
tiam, kiam mia patro
laŭ onidiroj estis skribisto
en koncentrejo.

Ludu al mi la kanton pri la "bruttransportoj" en la gulagon.

Ludu la kanton pri la silentaj homoj,
kiuj tiam silentis, kaj kiuj nun denove
kun rigidaj vizaĝoj sidas sur siaj kofroj.

Ludu al mi pri la fantomecaj neonlumoj,
kiuj falas sur la neĝon antaŭ la stacidoma halo.
Ludu al mi la kanton pri la feraj pontoj,
imitu al mi la pumpumantajn vaportrajnojn,
kiuj alvenis neniam.

Ludu pri la veturgastoj de la fervojoj,
kiuj silentas kaj atendas kaj rigardas eksteren
sur la preterflugantajn bildojn de l' nokto:
sur la mornajn arbojn, la grizajn herbojn,
sur la nigron post la vitrotabuloj,
sur gigantajn dragilojn kaj kamentubojn,
sur la lumĉenojn de la urboj.

Ludu al mi pri la malmultaj rezistemaj lumoj,
kiuj eklumas dum sekunderoj en la tenebro.

He, vi, juna viro,
kun la buŝharmoniko inter la dentoj,
ludu por mi la Reichsbahn-bluson,
antaŭ ol komenciĝas mia veturo el oriento
en la okcidenton de Germanio.
Ludu al mi la regnofervojbluson,
por ke mi ne restadu plu sola
kun mia malgajeco
post kvarjara atendotempo.