Pardonu, kie estas"Sunopaco"? (Donjo & Cezar)

Cezar

Silento

(Je la tago nulo)


Vi estis aliaj
ol ĉiuj aliaj.
Vi ne estis malicaj
kiel la plej multaj.

Sed nun vi faras ĝin tiel
kiel la aliaj.
Vi estingas kaj
mortsilentas tion,
kion vi supozas
ne povi elteni.

La tago nulo alvenis.

Kio restas al mi,
tio estas via silento,
mia teruriĝo
kaj tiu ĉi sperto.