Cezar
Bananrespubliko
Tio ŝajnas al mi banana,
sovaĝkreskante sunbankeca,
ja bumeranga,
do iel
multgrimpotiga...
Korposvingoj
vekas niajn ŝutkovritajn sencojn,
montras al ni la vojon
el nura (meta) fiziko.
Ĉokolada papero admonas nin
pri la morto. Jen kontrasto inter mortotuko
kaj sunkantado.
Birdoj komencas paroli...
