Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)


Cezar

Kurentoĉeso

Disvastiĝas kviet'.
Preskaŭ laŭ mia pet'.
Eĥas nur paŝoj plu.
Ekristnaskiĝas sen bru'.

Jen foirplackviet'.
Finis la krioj kun pret'.
Ne sonas plu sonoril',
kasoj ne tintas kun bril'.

Budoj jen en kviet',
pro kurenta ĉeset'.
Falas stellumo al ni;
mankas ja lumpoluci'.

Nur silent' kaj kviet'.
Finas dresad' kaj ripet'.
Staras ni nun en silent',
kreskas nebul' en konsent'.


PS: Kantu ĝin laŭ la melodio: "Softe falsas la neĝ'' (Leise rieselt der Schnee). La poemo ekestis kiel reago je teksto de ipernitiano Elbertinum.

Leise rieselt der Schnee