Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)

Cezar

Donkiĥoto en urbodoma labirinto



Donkiĥoto kun lanco
enireje
de la labirinto
marde malfermita
transdono de la identigilo

oficejo 1
oficejo 2
oficejo 3




Donkiĥoto 

volas havi glason da mosto

ekscitiĝo

stampovizaĝoj

studado de leĝoj

loooooooongedaŭra foliumaaaaaaaaado

tik-tak-ado de horloĝoj laŭ la helika tempo

laŭta minacanta nombrado

de

la kavaliero de la Mancha:

9

8

7

6

5

4

3

2

1

0,5 ...

Li mallevas la lancon, rapidega forpreno de la lanco

SOS-VOKOJ

ĉefvizaĝoj

viroj kiuj portas la mondon kiel globon sub la brako

poste iliaj papagoj

kaj iliaj marionetaj pupetoj

rabobirdaj vizaĝoj

Donkiĥoto estas tre soifa

kolera ŝŝŝŝ-----ooooooovado de skrib-------tabloj

notado de la okazaĵoj sur notfolion.

fermado de la sekcio por disipo

oficejo 3

oficejo 2

oficejo 1

transpreno

de la identigilo

fare de la tre nekontenta Donkiĥoto

ĉe la orumita elirejo

de la

labi

rin

to

admona rigardo

kaj minaca aludo

ke oni povus trakti ankaŭ alie...

fermado de la labirinto

kun

samtempa

elpuŝado de Donkiĥoto de la Mancha

el la

sanktaj

haloj...


Finon

kaj punkton!