
Cezar
Mondofino
Finstacio.Fino de la veturo!
He, vi, homo!
Ĉu vi ankoraŭ revas?
La fino de l' mondo
estas veninta.
Vi atingis la celon
mortigi vin
en senfinaj militoj
ĝis ĉio estis kaputa.
La mondofino nun alvenis!
Estu tiel afabla!
Ankaŭ foriĝu nun mem de ĉi tie.
Malaperu do!
Kungratu vian rubon.
Startigu la lastajn raketojn -
kaj tiam, ĝis neniam!