
Cezar
Hura, jam neĝo falas!
"Hura, hura, hura,
jam neĝo falas ja!"
Kvankam eĉ homoj krias,
ke vintro ege fias,
nin ravas neĝofal'
de flokoj al la val'!
"Hura, hura, hura!
Jam neĝ' surstratas ja!"
Ĝi faras ĉion glata,
kaj blanka kaj laŭvata.
La sledoj ekveturas,
infanoj grege kuras.
"Hura, hura, hura,
jam flokoj dancas ja!"
Alvokas ĝi plezuron
kaj hundojn en la spuron.
La neĝobuloj flugas
kaj vangoj frostlanugas.
"Hura, hura, hura,
Jam vintro venis ja!"
La flokfalado strias
kaj ni plezure krias:
"Saluton al vi, neĝo,
nun vintro estu reĝo!"
PS: Hodiaŭ Donjo kaj mi vidis la unuajn neĝoflokojn en la aero, sufiĉe
da inspiro por mi por foje verki vintropoemon:). Se la printempo venos,
mi tiam verkos eventuale poemon pri "oldulo vintro", ke li retiriĝu
finfine. Nu, ĉio havas sian tempon, eĉ la verkado de naturpoemo okazu
prefere laŭsezone...