
Cezar
Elefantoj
Griza elefant'paŝas tra la land',
ĉiam laŭ komand'.
Laŭta elefant'
per trumpetdemand'
petas vin pri plant'.
Drinka elefant',
la bierdrinkant',
iras eĉ tra vand'.
Forta elefant'
levas kun konstant'
arbojn, ne pro vant'.
Saĝa elefant'
paŭzas ĉe la rand',
fajfas jam pri grand'.