Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)

Cezar

Pli da maro

(Por Erich Fried)

Finon al la kramfado kaj
al la kramfeca batalo.
Sobriĝu momenton,
bojantaj hundoj,
haltu foje, estu unu fojon
en via vivo romantikaj poetoj:
aktujportantoj kaj feliĉdistretantoj,
pelantoj kaj pelatoj ne plu sentantaj
la Teron sub la piedoj.

Koncentriĝu foje al vi mem,
sentu kiel bruas la maro,
kiel flugas la fiŝoj pro feliĉo,
kiel pulsas la kosmo en vi,
kiu fluas lante kiel marosablo
tra viaj vejnoj!

Pli da maro,
nur plu tiel!