Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)

Cezar

Dancu! Dancu,karulino!!

(por pentraĵo de Eder Benedetti el Brazilo)

Dancu! Dancu, karulino!!
Dancu longe kaj sen fino,
ĉar dancado serenigas
kaj la amon tre instigas.

Dancu! Dancu kun plezuro,
ĝis karesos vin femuro,
ĝis la zorgoj ekforiĝas
kaj vi mem pro ĝoj' ekkriĉas.

Dancu!! Dancu kun lascivo,
dancu ĉaste tra la vivo.
Se vi viajn koksojn svingas,
vi neeblan eĉ atingas.

Dancu ĝoje kun plezuro,
vian tangon al futuro.
Dancu valson en la nuno
aŭ eĉ sambon sub la luno.

Dancu! Dancu, karulino,
ĝis la lasta danc' ĉe l' fino,
ĝis la lasta not' elsonas
kaj polico vin admonas.

Dancu plu eĉ, karulino,
kun la Morto sur la sino,
ĝis Li preni vin forgesas,
pliajn jarojn eĉ promesas.

Dancu plu en la ĉielo
aŭ infere en malhelo.
Dancu ĝis diabloj ridas
kaj la dioj al vi fidas.

Dancu, dancu karulino,
dancu longe kaj sen fino,
ĉar dancado serenigas
kaj la amon tre instigas.