Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)

Cezar

Boksisto kun floro

(por N.S.Valujev)


Boksisto sidas jen kun floro.
Li sidas tiel jam dum horo.
Li la boksadon ne tre ŝatas
kaj la venkitojn eĉ kompatas.

Li volus esti papilio
aŭ herbsaltulo, sed ne dio.
kaj tamen li boksisto estas,
alia eblo lin ne restas.

Boksisto estas aĉa sorto,
li diras nin, kaj eĉ sen vorto.
Li tenas floron en la mano.
En ver' li estas ĝentlemano.