
Cezar
Balkonio
Greg vojaĝos Balkonien.
Forpermeso do nenien.
Laŭ konsil’ de „Balkonvojo“
aventuroj lin atendas.
Tion sperti simple endas,
vokas tagoj nur kun ĝojo.
Greg ne devos pagi monon,
aŭ pli bone nuran onon.
Venos tagoj sen insultoj.
Greg do foje hejme restu,
la konsilon ruzan testu
kaj scivolu pri l’ rezultoj.
Falas for prepardeprimoj,
ĉiuj aĉaj flugotimoj,
ĉia streso, atendado.
Greg nur sur paper’ forestas,
sed en vero hejme restas,
venis kapen eĉ balado.
Balkonion li tre gloris.
Baldaŭ oni lin adoris
pro l’ profundo de l’ aŭtoro.
Balkonvojo nun lin pagas,
lia famo ĉien vagas :
„Balkonvojo, mia oro !“
Fine venas eĉ la ŝtato,
venas ĝi kun granda ŝato!
Kaj gratulas tre fervore.
Balkonvojo – jen ekzemplo!
Nova civitana templo!
Ni salutu vin elkore!