Cezar
Ne plu sentata kiel forestanto
De tempo al tempo
oni sentas mian foreston.
Sed tiuj, kiuj tion diras,
ne vere opinias tion.
Ili bezonas nur paŭzoklaŭnon
aŭ stultulon, kiu faras
la laboron por ili.
Aŭ ili simple enuas.
Nur mi mem sentas mian foreston
ĉeokaze ankoraŭ.
Iel mi perdiĝas,
ĉar delonge neniu plu
sentas mian mankon.
Se mi havus kamuflan ĉapon,
mi ne bezonus ĝin.
Mian foreston ja jam tiel neniu plu sentas.
Eĉ mi mem ne plu sentas ĝin.
Tio ne estas tiom malavantaĝa por iu,
kiu ne volas esti je dispono
por publiko je ĉia prezo.
Kaj tamen tio estas iel trista,
ke oni estas tiom atomigita
kaj povas fari malmulton kontraŭ tio.
Nia tempo ne permesas alion.
La mankon de individuo oni sentas
nur en funkcianta socio, kiu
ankoraŭ havas celojn.
Sed ne en tiaj, kiaj jam rigidiĝis.
Mortintoj ne plu sentas
la foreston de vivantoj.
Tial mi povas ŝpari la penon
legi la anoncojn pri perdiĝintoj.
