
Cezar
Pafbudo por hejme
Unue ĉiujn anasojn,
tiam paperflorojn
kaj cel-telerojn! Kaj tiam
ankaŭ homojn!
Unue la geavojn!
Poste la gepatrojn.
Tiam la instruistino en la gimnazio,
tiu stultulino, kiu veturas rulseĝe!
Kaj se ĉiuj jam kuŝas en sango,
ili ĉiuj ricevas kiel dankon
grandan pluŝurson
de la fama firmao Steiff,
kiu ne povas ellasi tiun negocon,
pro la agresivsa konkurenco el Ĉinio.