Pardonu, kien al "Sunopaco"? (Donjo & Cezar)



Cezar

La patrolanda biero

(legu ĝin kiel ironion)


La plej bona biero estas el Ĉeĥio.
La plej bona biero estas el Germanio.
La plej bona biero estas el Svedio.
La plej bona biero estas el ...

(bonvolu enmeti vian patrolandon.)

La plej bona biero do estas la patrolanda.

Kiu ne kredas tion, tiu estu trempita en patrolandan bierbarelon ĝis li trinkis tiom da biero de sia patrolando, ke ankaŭ li akceptas,
ke la plej bona biero estas el la patrolando.

Kaj se iu tamen plu asertas, ke eksterlanda biero estas pli bona, oni sendu lin per usona ataka raketo al la Luno, sen reveturbileto, vpor ke li povu tie trankvile pripensi, kiu biero estas la plej bona en nia patrolanda mondo.