Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)




Cezar

Eĥosono


Via voĉo, homo,

ĉiu eta sono,

iĝas eĥotono.


Ĉu vi al laboro iras,

ĉu vi montopinte spiras.

La firmao„Eĥosono“

vin observas en la fono.


Via voĉo, homo,

ĉiu eta sono,

iĝas eĥotono.


Eĉ la akvo vin perfidas,

se vi ne la langon bridas.

Kiom ajn vi homo stultas.

La firmao vin aŭskultas.


Via voĉo, homo,

ĉiu eta sono,

iĝas eĥotono.


Se vi iam post silento,

iam nur kaj dum momento,

ion diras nur pro sento.

Ĝojas en la for' kliento.


Via voĉo, homo,

ĉiu eta sono,

iĝas eĥotono.