Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)




Cezar

Lasu min en paco



"Lasu min en paco!"

krias erinaco

sur la urboplaco

kun granda aŭdaco.


Sed la aŭto ridas,

tiom pli rapidas.

La gvidisto gvidas

kaj tute senbridas.


Sekvas laŭta knalo,

krioj, splitoj, falo:

"Besto! Ve! Vandalo!

Ho, jen! Ĝi! Skandalo!"


"Lasu min en paco",

flustras sur la placo

tiu erinaco

kun sanga grimaco.